Sistema rasismo

Tramo en Varsovio en 1942, dum Dua Mondmilito . La signo dekstre tekstas Nur fur Juden (Nur Judoj ). Aliaj tramoj estis destinitaj por la ne-judoj. Varsovio estis tiutempe sub la okupado de nazioj, kiuj starigis instituciigitan diskriminacion kontraŭ judoj kaj aliaj malplimultoj, kiel ekzemple la romaoj. En la kazo de ŝtata rasismo kun instituciigita reĝimo de sistema subpremo kaj superregado, temas pri apartismo.

Sistema rasismo,ankaŭ konata kiel institucia rasismo, strukturita rasismoŝtata rasismo, estas formo de rasismo subaze de sistema ekskludo, marĝenigo kaj diskriminacio de homgrupoj[1] per formalaj aŭ neformalaj reguloj de institucioj. Ne gravas ĉu la agantoj ene de tiuj institucioj agas intence aŭ ne. Sub institucioj oni komprenu ĉiujn organizaĵojn kaj strukturojn ene de la socio, inkluzive de abstraktaj konceptoj kiel la leĝaro aŭ la kutimoj. Sistema rasismo diferencas de aliaj formoj de rasismo, kiuj ĉefe okazas inter individuoj [2].

Sistema rasismo povas havi negativajn efikojn je homoj [3] ĉar ĝi povas i.a. konduki al diskriminacio en justico, dungado, loĝado, sanservo, politika potenco kaj edukado.

La koncepto de sistema rasismo unue povas esti atribuita al la libro "Black Power: Liberation Politics" (1967) de Stokely Carmichael kaj Charles V. Hamilton[4]. Carmichael kaj Hamilton asertas ke individua rasismo ofte povas esti identigita pro sia malkaŝa naturo, dum sistema rasismo estas malpli videbla pro sia "malpli evidenta, multe pli subtila" naturo. Sistema rasismo povas esti atribuita al "establitaj kaj respektataj povoj en la socio kaj tiel ricevas multe malpli publikan kondamnon ol individua rasismo"[5].

  1. (nl) Institutioneel racisme, Meld.nl, Centraal meldpunt Nederland.
  2. (nl) Janne Chaudron, ‘Het tast de democratie aan als er geen ruimte is voor anti-pietgeluid’, Trouw, la 18-an de Septembro 2019.
  3. (en) Harmon, Amy; Mandavilli, Apoorva; Maheshwari, Sapna; Kantor, Jodi, "From Cosmetics to NASCAR, Calls for Racial Justice Are Spreading". The New York Times, la 13-an de Junio 2020.
  4. (en) Bhavnani, Reena; Mirza, Heidi Safia (2005). Tackling the Roots of Racism: Lessons for Success. Policy Press. p. 28. ISBN 978-1-86134-774-9.
  5. (en) Carmichael, Stokely; Hamilton, Charles V. (1967). Black Power: Politics of Liberation (eldono de Novembro 1992). New York: Vintage. p. 4. ISBN 978-0679743132.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search